La jaro 1494.
Vilaĝeto Sabroso en portugala provinco Tras-os-Montes vivis
trankvile en tute normala tago.
Nur en malgranda bieno de Magalhaes estis vigle.
Sinjorino Magalhaes, tute ruĝigita de kuiro, ĉiumomente kuris en la
kuirejo kaj ordonis kiel generalo al siaj filinoj:
"Isabella, alportu fruktojn kaj metu ilin sur la tablon!"
"Jes, panjo."
"Ginebra, purigu ankoraŭ unufoje tablojn kaj seĝojn!"
"Jes, panjo."
"Kaj vi, Teresa, prenu el la kesteto pokalojn kaj poluru ilin!"
"Jes, panjo."
La knabinoj kompleze plenumis ordonojn de la patrino. Ankaŭ ili
ruĝiĝis pro rapida laboro, sed precipe pro emocio. Kaj kial miri
pri tio? Ilia domo estas honorigita per eminenta vizito!
Lastfoje estis gastoj ĉe ili antaŭ unu jaro. Sed tiam estis ĉio
malgaja, ĉar parencoj kaj konatoj alvenis por akompani ilian patron
al la tombejo.
De tiu tempo la domo de la malriĉa nobelo fariĝis ankoraŭ pli
malriĉa. Sinjorino Magalhaes nur pene gvidis la mastrumadon kaj la
filinoj apogis ŝin en siaj zorgoj. Finsonis jam iliaj gajaj kantoj
kaj rido, kaj se ili ne havus du pli junajn fratojn, dekkvarjaran
Fernaon kaj dekdujaran Diegon, ilia domo fariĝus triste malgaja.
Ĉio ŝanĝiĝis nur tiam, kiam antaŭ la kverka pordego de la
bieno, super kiu estis skulptita blazono de la familio Magalhaes --
en arĝenta kampo tri ruĝaj strioj -- aperis kuriero kaj donis al
sinjorino Magalhaes leteron de sinjoro Serrao, kiu estis malnova
amiko de ŝia edzo. La nobelo sciigis al ŝi, ke li post nelonga
tempo forveturigos sian filon Franciskon en Lisbonon. Li vizitos
paĝian lernejon, kiu estas ĉe reĝa kortego por knaboj de la
nobeloj. Fernao Magalhaes certe ankaŭ vizitos tiun lernejon. Ĉar la
vojaĝo al Lisbono estas longa kaj ne sendanĝera, familio de Serrao
proponas kunpreni Fernaon.
Sinjorino Magalhaes, finleginte la leteron, subite plivigliĝis.
La zorgoj pri mastrumado ĉesis ŝin ĝeni. Tute ne gravas, ke ili
malriĉiĝis. Ŝia filo vivos ĉe la kortego. Li havos do la samajn
rajtojn kiel filoj de aliaj nobeloj. Li fariĝos fama kaj potenca. Li
suprenlevos la familion de Magalhaes al la estinta brilo, honoro kaj
estimo!
Ŝi tuj kunvokis ĉiujn siajn infanojn kaj plena de ĝojo kaj fiero
legis al ili la leteron.
La okuloj de la knabinoj ekbrilis. Se Fernao estos en Lisbono, certe
ankaŭ ili povos iam forlasi la flanke kuŝantan Sabroson.
La ununura, kiu ne sentis ĝojon, estis Fernao. Kelkajn momentojn li
rigardis la patrinon senvorte, kvazaŭ li ne komprenus, ke temas pri
li. Poste li diris mallaŭte, sed decide:
"Mi ne iros tien, panjo."
"Kial?" embarasiĝis la patrino.
"Al mi plaĉas hejme. En la arbaroj. En la montaro. Sur la kampoj,"
diris rapide la knabo, aliokaze ne tro parolema.
"Do... vi ne volas viziti la lernejon?" demandis la patrino
seniluziiĝinte.
"Ne! Centfoje pli volonte mi restos --," sed Fernao ne finparolis.
Energia Ginebra vidis, kiel la patrino paliĝis, kiel peze ŝi spiras
kaj kiel ŝia vizaĝo kovriĝas per griza vualo de amareco. Ŝi
stariĝis tiamaniere, ke la patrino ne vidu ŝin, kaj kolerplene ŝi
rigardis al la frato.
Fernao komprenis. La kompato premis lian gorĝon. Li paŝis al la
patrino kaj kisis ŝian manon.
"Nome... panjo --," li diris kun paŭzoj, "mi... iros... tien...,
certe mi tien iros, sed vi scias... ĉio venis tiel neatendite...
mi estis nur surprizita..."
Sinjorino Magalhaes pli malpeze elspiris.
Ŝi dankis al sinjoro Serrao pro lia afableco kaj komencis prepari
ĉion, kion ŝia filo bezonos.
Fernao jam neniam menciis pri tio, ke li ne volas foriri en la
lernejon. Li strebis eluzi ĉiun liberan tempon, kiu ankoraŭ restis
al li. Apenaŭ li vekiĝis, li tuj forlasis kun Diego la domon kaj
ludis kun vilaĝaj knaboj ĝis vespere. Iam li vagadis sola tra
abruptaj montoj, kiuj allogis lin per sia sovaĝeco, trankvilo kaj
miloj da danĝeroj. Imago de la paĝia lernejo vekis en li timegon
kaj reziston. Amare li observis la preparojn por lia forveturo. Li
ne ĉesis esperi, ke la panjo eble en la lasta momento ŝanĝos sian
intencon, ke ŝi lasos lin hejme, en la amata Sabroso.
Sinjorino Magalhaes tute ne sciis, kion travivas ŝia knabo, al kiu
ŝi fiksis ĉiujn siajn esperojn. Brave ŝi venkis la malĝojon, kiu
kaptis ŝin ĉiam, kiam ŝi komencis pensi pri la adiaŭo. Kaj ju pli
alproksimiĝis la forveturo, per des pli helaj koloroj ŝi pentris al
si la estontan vivon de Fernao...
Jam hodiaŭ venos sinjoro Serrao por forveturigi Fernaon en Lisbonon.
Kiam la knabinoj finis ĉiujn preparojn, kiam la tuta domo brilis kaj
la kuirejo bonodoris per preparitaj bongustaĵoj, diris sinjorino
Magalhaes:
"Kaj nun vestigu vin, knabinoj. Familio de sinjoro Serrao povas
alveturi en ĉiu momento."
"Jes, panjo," respondis fratinoj kiel per unu buŝo kaj ili volis
forkuri.
"Atendu momenton," ŝi haltigis ilin, "Kio okazas kun Fernao? Ĉu li
estas jam preta? Kaj Diego?"
"Ili ambaŭ estas jam vestitaj kaj atendas en la ĉambro," respondis
Isabella.
"Venigu ilin! Mi ŝatus ankoraŭ paroli kun ili."
Teresa foriris por venigi ambaŭ knabojn. Sed ŝi tuj revenis kun
esprimo de timo en la vizaĝo.
"Panjo, ili ne estas tie!"
"Kion vi diras? Serraoj alveturos kaj Fernao ne bonvenigos ilin. Kion
ili pensos pri ni?"
"Ni rigardos, kie ili estas, panjo," trankviligis ŝin la filinoj.
"Ili ja ne povis malproksimen --"
En tiu momento ili aŭdis laŭtan krion, kiu sonis el la proksima
arbareto. Aro da knaboj ĵus finis sovaĝan reciprokan postkuradon
kaj nun revenis en la vilaĝon. Fernao kaj Diego troviĝis inter ili.
Ginebra rapide alkondukis ilin hejmen.
"Kion vi nur pensas!" konsterniĝis la patrino rigardante la
malpurigitajn vestaĵojn de la knaboj... Knabinetoj, ordigu ĉion
rapide!"
Estis jam ekstrema tempo. Apenaŭ ili estis kombitaj kaj alivestitaj,
aŭdiĝis antaŭ la domo kraksono de iu veturilo.
Sinjorino Magalhaes rigardis eksteren, ŝi volis ankoraŭ voki: "Ili
jam estas ĉi tie!" -- sed la voĉo restis en la gorĝo. Ja Serraoj
-- tiuj potencaj Serraoj! -- ne hontas pri siaj malriĉiĝintaj
kunuloj kaj ili vizitis ilin! Ili ja eĉ tranoktos ĉe Magalhaes!
Ŝi malsupreniris kun la infanoj de la unua etaĝo en la teretaĝon
kaj poste ili direktis siajn paŝojn tra la korto al la pordego.
Serraoj alveturis per du veturiloj. La unua estis granda kaj
ŝirmita. En tiu veturos sinjoro Serrao venontan tagon en Lisbonon.
La dua veturilo estis malpligranda, ornamita per blazono de Serraoj.
Per ĝi revenos sinjorino Serrao post la vizito ĉe Magalhaes hejmen.
Fernao ne povis fortiri siajn okulojn de la fortstaturaj ĉevaloj.
Ili interesis lin pli ol la vizitantoj. Li tuj iris al unu nigra
ĉevalo kaj komencis ĝin karesi.
"Sed -- Fernao!" admonis lin Ginebra.
Nur nun li ekatentis pri la gastoj. Sinjoro Serrao estis altstatura
viro, maldika, preskaŭ malgrasa, kun longforma vizaĝo kaj nigraj
okuloj. Li ĝoje rigardis Fernaon kaj evidente li ne koleris, ke la
knabo tiom interesiĝas pri liaj ĉevaloj.
Sinjorino Serrao estis multe pli malalta ol ŝia edzo, vervoplena kaj
moviĝema kiel hidrargo. Ŝi preskaŭ ne lasis Magalhaesojn paroli.
"Ĉu tio estas Ginebra? Kaj jen Teresa! Kaj Isabella? Tiu nigra
koloro eksterordinare konvenas al vi, infaneto! Kaj ĉu vi
ĝojatendas alvenon en Lisbonon, Fernao? Ho, Diego! Kiel aminda
knabeto!"
Poste forglitis la rigardo de Fernao al Francisko, lia estonta
kunlernanto. Fernao senvole malsereniĝis. Li vidis antaŭ si
altkreskan knabon, kiu superis lin almenaŭ je duonkapo. La okuloj de
Francisko estis plenaj de serena ridetemo. Li salutis la gastigantojn
tre bonmaniere, li faris ĉiuflanken graciajn komplimentojn kaj pro
tio li tuj gajnis favoron ĉe familio Magalhaes.
Kaj apud li imagis al si Fernao sin mem. Anstataŭ ĝentilaj ridetoj
nur rigide scivolaj rigardoj. Anstataŭ graciaj komplimentoj nur
mallertaj kaj malelastaj movoj. Li sentis, ke lia konduto kompare al
Francisko devas impresi malagrablege.
Dum solena tagmanĝo li estis malparolema. Al demandoj de Francisko
li respondis vortavare, per unu aŭ du vortoj. Sed la gasto
malatentis tion. Li parolis senĉese per tiu facila, laŭtsona, gaje
kolorita voĉo, kiu rapide gajnis al li simpatiojn de la homoj, kun
kiuj li kontaktiĝis.
Sinjorino Magalhaes kaj ankaŭ la gepatroj de Francisko bone rimarkis
la barilon, kiu dividis ambaŭ knabojn. La patrino de Fernao
ĉagreniĝis pro tio, sinjoro Serrao pripensis, kiamaniere li povus
la knabojn amikigi.
Post la solenmanĝado li diris:
"Eble ni povus rigardi iomete viajn stalojn, sinjorino Magalhaes. La
knaboj intertempe amuziĝos bone sen ni."
Ankaŭ Ginebra ekkomprenis, ke sinjoro Serrao intencas lasi ambaŭ
knabojn solaj, por ke ili pli bone interkonatiĝu. Tial ŝi prenis
Diegon kun si.
Fernao kun Francisko restis solaj.
"Ĉu vi ĝojas, ke vi vizitos la lernejon?" demandis vigle Francisko.
"Ne."
"Ne? Kial? Mi tiom ĝojas! Nur imagu, kiom da novaj homoj ni ekkonos!
Mi tre ŝatas ekkoni novajn homojn. Kaj vi?"
"Ne."
"Sed -- per tio vi malprofitas, Fernao. Ja de ĉiu homo ni povas
lerni ion novan."
Fernao ekmeditis. Vere, li povus de Francisko lerni almenaŭ la
arton, kiamaniere konduti dum la kontakto kun homoj, kion paroli,
kiel paroli, kiel fari komplimentojn kaj similajn aferojn. Sed kion
povus lerni Francisko de li? Jam, jam li volis demandi lin pri tio,
sed poste, li kunmetis siajn meditojn kaj ankaŭ demandon en unu
nuran vorton:
"Hm --!"
"Kaj pli --," entuziasmiĝis Francisko, "ni vivos en granda urbo, ni
vidos belajn domojn, havenon, ŝipojn, barkojn, korvetojn, maristojn,
kapitanojn, admiralojn -- kaj la maron, Fernao! Maron! Oceanon! Ĉu
vi jam vidis maron?"
"Ne!"
"Jen do! Nun mi jam komprenas vin, ke vi ne sopiras je ĝi. Mi vidis
maron nur unu fojon. Sed ĝi ravis min tiom, ke mi ĝis mia morto ne
forgesos ĝin.
Fernao silentis. Maro! Kion li scias pri maro? Cetere -- kio povas
esti pli bela ol iliaj montoj? Kaj entute -- kial ĉi tiu fremda
knabo instruas lin?
Iomete sengustigita li alpaŝis la fenestron kaj rigardis al la
montaro.
Sed Francisko estis nelacigebla.
"Nu, verdire, via regiono estas ankaŭ bela. Altaj montoj, abruptaj
deklivoj, laŭlongaj valoj -- nur mankas ruinoj de iu kastelo!"
"Ja ĝi estas ĉi tie!" plivigliĝis Fernao.
"Ĉu vere?" okuloj de Francisko brilis pro plezuro: "Domaĝe, ke ni
jam morgaŭ forveturos!"
"Kial?" En la demando de Fernao kuŝis malkaŝita scivolo.
"Nu, kial... Ni ludus kun la knaboj ataki la kastelon!"
Fernao ĝojige turniĝis de la fenestro. Li tuj forgesis ĉion, kio
malproksimigis lin de Francisko.
"Ĉu vi scipovas kiel ataki la kastelon?" li demandis.
"Kompreneble."
"Belege!" ĝojekkriis Fernao. "Ni iru!"
"Kien?"
"Ataki la kastelon! Tuj malantaŭ nia vilaĝo estas ruino -- la
knabojn mi kunvokos en kelkaj momentoj --!"
"Ni iru!" Francisko estis forte allogata per tiu ĉi propono. "Sed ni
diros pri la afero al la gepatroj, ke ili ne timu pri ni."
Ili sciigis la gepatrojn, ke ili ludos kun knaboj el la vilaĝo.
Sinjorino Magalhaes kaj la gepatroj de Francisko estis ĝojigitaj, ke
iliaj infanoj tiel baldaŭ interkompreniĝis.
Fernao forkuris en la garbejon, kie estis lia "armilejo". Por si li
prenis ponardon, al Francisko li donis mallongan glaveton.
"Ni povus doni al vi ankaŭ longan glavon," li klarigis, "sed kun tia
vi malfacile surgrimpus la montojn."
"Mi scias," konsentis Francisko. "Ja ĉi tiu glaveto estas por atako
kvazaŭ kreita."
Diego kunvokis knabojn kaj post nelonge ili troviĝis sub la ruinoj
de la kastelo.
"Ni dividos nin je du grupoj," decidis Fernao. "Unuj ludos rolon de
defendantoj, aliaj de atakantoj. Estro de unu grupo estos mi, la duan
gvidos Francisko."
Per lotumado oni decidis, ke la grupo de Fernao estos la defendantoj.
"Vi atendos ĉi tie sub la kastelo ĝis tiu momento, kiam ni
grimpante atingos la supron," diris Fernao. "Kiam mi ekfajfos, vi
povos ataki. Sed atenton, Francisko! La muroj jam disfalas, min
ĝenus, se io malagrabla okazus al vi. Vi ja ne konas ĉi tieajn
cirkonstancojn!"
"Ne timu, Fernao! Cetere, kiam oni atakas en la milito, la atakantoj
ankaŭ ne konas ĉion."
La grupo de Fernao malaperis en arbareto. Post kelke da tempo eksonis
longdaŭra fajfo.
Francisko ekmarŝis antaŭen. Kaj ju pli supren li progresis, des
pli grandan admiron li vekis ĉe defendantoj kaj atakantoj. Ili jam
ne vidis en li nur orname vestitan figureton, sed bravan batalanton.
Li grimpis lerte kiel sciuro, li saltis rapidmove kiel ĉamo, li
traŝoviĝis elaste kiel linko.
Fernao milde ridetis. Li estis ĝojigita, ke lia gasto scipovas fari
ion pli ol ceteraj knaboj. Sed lin, Fernaon, li ne venkos! Kiam ili
batalrenkontiĝos, oni vidos, kiu estas pli bona!
Kaj jam staris Francisko antaŭ la muroj. Li rapide ordigis sian
grupon, donis komandojn al la atako de tri flankoj -- kaj ili
komencis atakkonkeron.
Kiam Francisko atingis randon de la roko, sur kiu staris defendantoj
de la kastelo, Fernao per fortega eksvingo de sia "bastonego"
elmanigis al li glaveton. Intertempe grimpis supren ankaŭ la ceteraj
kaj komencis vera interbatado. Kiu el atakantoj sukcesis atingi la
plej supran pinton de la roko, tiun la defendantoj ne rajtis plu
ataki.
Provizore la venko klinis al la grupo de Fernao. Sed la atakantoj
estis senlacaj. Ili komencis denove kaj denove, tamen ĉiuj iliaj
atakoj estis forpuŝitaj.
Subite Francisko malaperis post la kruta roko, el kiu konsistis la
malantaŭa, neatingebla muro de la kastelruino. Dumvoje li levis sian
glaveton.
"Francisko, tien vi ne iru!" avertis lin Fernao. "Vi povus falegi!"
"Supren mi ne falos!" sonis gaja respondo. "Kaj vin mi tamen
atingos!"
La batalantoj interrompis sian lukton kaj streĉe sekvis vivoriskan
faron de la kuraĝa knabo. La rokmuro, sur kiu li grimpis, havis
neniun elstaraĵon. Iuloke estis nur kavaĵoj, kreitaj per
dispecetiĝo de la rokoj kaj tiuj estis la ununura apogo por la
grimpanta atakanto.
Li tragrimpis jam proksimume du trionojn de la danĝera vojo, kiam
ili aŭdis lian ĝojigan krion:
"Knaboj, ĉi tie estas vivantaj idoj!"
"Kiaj?"
"Mi ne scias -- momenton --!"
Li etendis manon en la malfermaĵon kaj post nelonge mirigitaj knaboj
vidis grandan idon.
"Ĝi estas juna aglo!" vokis Diego.
"Kaj ili estas ĉi tie du aŭ tri!"
"Francisko, metu ĝin reen, por ke vi ne falu!" avertis denove
Fernao.
"Tuj! Mi nur rigardos, kiom da ili --"
Francisko ne finparolis, Li ekaŭdis multajn konfuzitajn ekkriojn.
Kaj ĉiujn superis akra voĉo de Fernao:
"Francisko, rapide supren!"
"Kial?" vokis surprizite Francisko. Ĉu mondo tion iam vidis, ke
defendantoj favorigu atakantojn?
Sed li ne estis devigata atendi, kiam la knaboj respondos al li.
Pli frue, ol li povis fari unu paŝon supren, mallumiĝis antaŭ
liaj okuloj; per flugiloj bategis lin kolerigita aglo, kiu alrapidis
defendi siajn idojn.
Francisko ne perdis aŭdacon. Per libera mano li elingis la glaveton
kaj komencis svingi per ĝi kontraŭ la atakanta rabobirdo.
Timegigitaj knaboj kuregis malsupren, sub la ruinon.
Fernao restis sur la roko.
"Knaboj, ĵetu kontraŭ la aglo ŝtonojn!" li kriis. "Sed atentu, ke
vi ne trafu Franciskon!"
Li mem ankaŭ ĵetis al la insisteganta rabobirdo grandajn ŝtonojn,
sed li ne sukcesis trafi ĝin.
Lukto daŭris jam sufiĉe longe. Francisko elĉerpiĝis. Grandaj
ŝvitgutoj defluis sur lia vizaĝo. Liaj batoj fariĝis malpli
rapidaj kaj malpli fortaj.
Fernao rimarkis la senpovon de Francisko kaj antaŭvidis, kiamaniere
ĉio finiĝos. Kaj li mem devas observi ĉi tiun senesperan lukton
kiel apatia rigardanto, ĉar la aglo ĉiujn ŝtonojn lerte evitas.
Subite li ekkriis:
"Francisko, persistu ankoraŭ momenton! Persistu!"
Kaj tuj poste li vokis al knaboj sub la kastelo:
"Diego, venu rapide supren! Sed rapide! Rapide!"
Post kelkaj mallongaj -- kaj tamen tiom longaj! -- momentoj estis
Diego apud la frato.
"Donu al mi ŝnuregon!" diris Fernao.
"Jen ĝi estas."
Diego disvolvis ŝnuregon, kiun li havis volvita ĉirkaŭ la talio,
kaj donis ĝin al Fernao. Tiu faris el ĝi banton, firmigis ĝin
ĉirkaŭ granda ŝtonego, la liberan ŝnuron volvis ĉirkaŭ sia
talio kaj ordonis al Diego:
"Gardu la banton, ke ĝi ne elglitu!"
"Bone. Kaj kion --?"
"Vi vidos!"
Fernao malsupreniĝis. Kiam la aglo ekvidis lin, ĝi flugis iomete
for de la roko kaj momenton ĝi ŝajnis mediti, kontraŭ kiu el la
malamikoj ĵeti sin. Post du-tri sekundoj ĝi kun nova rapideco
ekatakis denove Franciskon. La malfortigita knabo svingis per mano
por defendi sin, sed li tuŝetis nur per la glaveto unu flugilon,
ĉar lia mano jam estis tro malforta. Eta puŝo sufiĉis -- kaj la
glaveto elmaniĝis.
La knaboj malsupre ekkriis pro teruro.
La aglo triumfe grakis kaj faris lastan atakon. Nun ĝi celdirektis
al la kapo de la malfeliĉa knabo.
Francisko instinkte levis manon por ŝirmi la verton. La aglo enhakis
sian fortan bekegon en lian surtuton, sed ĝi restis enigita. en leda
borderaĵo de la maniko. Ĝi komencis fortege skui per la neatendita
malhelaĵo --
Sed jam estis ĉi tie Fernao. En la momento, kiam la aglo liberiĝis,
li trafis ĝin per mortiga bato en la bruston. La rabobirdo
renversiĝis kaj falis sub la ruinojn. Ĝi falis inter la knabojn,
kiuj diskuris, kvazaŭ iu pafus kontraŭ ili.
Fernao trovis apogon por la piedoj, malfirmigis la ŝnuregon kaj
alligis sin al la talio de la malfortigita Francisko.
"Kaj vi --?" demandis lacigite la savita knabo.
"Mi suprengrimpos unue sola, sen ŝnurego, kaj poste mi suprentiros
vin. -- Diego, atentu!"
"Jes!"
Fernao grimpis supren. Franciskon jam forlasis lastaj fortoj. La
mano, per kiu li firme tenis sin ĉe la roko, sinkis. Lia senforta
korpo libere balancis super la abismo.
Post nelonge Fernao estis supre. Helpe de Diego li tiris Franciskon
al si.
Francisko estis elĉerpita per la lukto kaj ekscito. Kiam li iomete
trankviliĝis, li rigardis Fernaon. Io profunda kuŝis en liaj
okuloj, kiam li diris:
"Fernao... ni estu amikoj!"
"Kion do! Ĉu vi opinias, ke mi ludus kun vi, se vi ne estus mia
amiko?"
Tiam eksonis el malsupre ĝojigaj krioj:
"La aglo estas morta! Ĝi jam ne moviĝas. Vivu Fernao!"
Fernao kliniĝis trans la randon de la roko demandante:
"Kaj Francisko? Ĉu vi jam vidis iun batalataki tiom belege kiel li
faris?"
Kaj eĥo redonis gajajn kriojn:
"Vivu Fernao! Vivu Francisko!"
Ambaŭ knaboj rigardis sin reciproke kaj ridetis. Poste unu prenis la
manon de la alia kaj ili rapidis en la valon.