Harold Bolingbroke Mudie estis unu el la plej fervoraj kaj plej
fidelaj propagandistoj de la lingvo Esperanto, genia kreaĵo de
Ludoviko Lazaro Zamenhof.
Esperante ĉiam konservi la memoron de sia amata Prezidinto,
Bolingbroke Mudie, kiu perdis sian vivon deĵorante en Francujo
dum la granda milito (je la 6-a de Januaro 1916, en la
tridek-sesa jaro de sia aĝo), la Brita Esperantistaro donacis
kelkajn milojn da spesmiloj, por ebligi, ke la Brita
Esperanto-Asocio eldonu, sub la suprenomita titolo, serion da
bonstile verkitaj libroj -- originalaĵoj kaj tradukoj -- kiuj,
laŭ tipografio, presado, formato, kaj enhavo, iom post iom
fariĝu ne nur inda trezoro de Esperanta Literaturo, sed vivanta
atesto de amo kaj estimo por nia nobla kaj neforgesebla amiko.
Ni, kiuj havis la grandan privilegion kunlabori kaj konatiĝi
intime kun Harold Bolingbroke Mudie, neniam povos forgesi lian
sindonan kaj sukcesan laboradon por Esperanto, lian agemecon en
konsiliĝado, lian fluan kaj trafan elokventecon ĉe propagandaj
kunvenoj, lian grandan organizan talenton, kaj lian plenan fidon
pri la fina venko de nia afero. Ĉio, kion li faris por
Esperanto, estas bone konata al ni.
Ni esperas, ke per ĉi tiu Libraro estontaj samideanoj ankaŭ
ricevos kaŭzon beni lian nomon, kaj ke lia entuziasma kaj
glorinda laborado por Esperanto staros ĉiam antaŭ ili, kiel
brila lumo gvidanta iliajn paŝojn al la dezirata celo.
Nur la plej bonaj verkoj havos lokon en la "Ho-Bo-Mo" serio; ĉar
ni deziras, ke la Libraro estu taŭga memoraĵo pri nia amata
amiko, kaj glorkrono por nia Majstro Zamenhof kaj lia lingvo
Esperanto.
Ni povas nin gratuli, sukcesinte akiri por la unua verko de la
librara serio la sindonan helpon de tiel sperta, fervora, kaj
talenta Esperantisto, kiel nia kolego Doktoro Edmond Privat, al
kiu ni ŝuldas sinceran dankon pro ĉi tiu bona kaj simpatia
historio de la vivo de nia Majstro.
John Mabon Warden,
John Pollen,
Bertram Chatterton,
John Merchant,
Kuratoroj de la Memoriga Kaso Bolingbroke Mudie.