PARTO TRIA.

De tiu nokto de la reveno la mondo farigxis ses jarojn pli

maljuna. Estis varma auxtuna posttagmezo, kaj forta pluvo estis

falinta. La suno subite sin montris el la nuboj, kaj briliginte

la malnovan kampon de la batalo sur unu verda loketo, sendis al

gxi luman saluton, kiu sin baldaux disvastigis super la tutan

landon, kvazaux oni ekbruligis fajron de gxojo, kiu estas

respondata de mil altajxoj.

Kiel bele kaj cxarme la tero ekflamis en la lumo! La arbaro,

antauxe malluma, nigra maso, montris sian multkoloran veston de

flavajxo, verdajxo, brunajxo kaj rugxajxo kaj la diversajn

figurojn de siaj arboj, sur kies folioj pluvaj gutoj tremis kaj

fajrerante defaladis. La suna kampo elrigardis, kvazaux gxi

antaux minuto estis ankoraux blinda kaj nun ricevis okulojn, per

kiuj gxi rigardis supren al la brilanta cxielo. Kampoj de greno,

bariloj, dometoj, la dense kolektitaj tegmentoj, la pregxejo, la

rivereto, la muelejo, cxio ridetante elrigardis el la nebula

griza mallumo. Birdoj agrable kantis, floroj levis siajn

mallevitajn kapojn, fresxaj odoroj eliris el la fresxigita tero;

la bluaj strioj supre farigxis pli grandaj kaj pli largxaj; la

malrektaj radioj de la suno jam trafis per mortiga sago la

malrektan muron da nuboj, kiuj malrapidis ankoraux kun sia

forflugo, kaj cxielarko, enhavanta en si cxiujn kolorojn, kiuj

ornamis la teron kaj la cxielon, triumfe eletendis sin sur la

tuta horizonto.

En tia vespera horo malgranda drinkejo apud la vojo, bele kasxita

post granda ulmo kun cxarma ripoza benko cxirkaux la dika trunko,

montris sian afablan vizagxon al la vojagxanto kaj logis lin per

diversaj mutaj, sed signifoplenaj certigoj de amika akcepto. La

rugxeta elpendajxo elrigardis kun siaj oraj, en la suno brilantaj

literoj el la malluma foliaro de la arbo, kiel amika vizagxo, kaj

promesis bonan regalon. La trinkujo, plena je pura akvo, kaj

malsupre sur la tero apartaj trunketoj de bonodora fojno igis

cxiun cxevalon, kiu preteriris, akrigi la orelojn. La rugxaj

kurtenoj en la cxambroj de la partero kaj la negxe blankaj

flankkurtenoj en la malgranda dormocxambro supre kun cxiu bloveto

de la vento logis: envenu! Sur la brile verdaj kovriloj de la

fenestroj oni povis legi en oraj literoj pri biero kaj elo [**]

kaj bonaj vinoj kaj bonaj litoj, kaj apude estis tusxanta

pentrajxo de bruna sxauxma biera krucxo. Sur la kornicoj de la

fenestroj staris floroj en helrugxaj potoj, kiuj tre gaje falis

en la okulojn sur la blanka fronto de la domo; kaj en la malluma

pordega trairo oni vidis ankoraux apartajn striojn da lumo, kiuj

ludis cxirkaux la brilantaj boteloj kaj krucxoj.

[**] Speco de biero.

En la pordo nun aperis modelo de mastro; cxar, estante kvankam

malgranda, li tamen estis ronda kaj largxa kaj staris la manoj en

la posxoj kaj la piedoj suficxe disstarigitaj, por esprimi fidon

je sia kelo kaj senzorgan konfidon je la rimedoj de la drinkejo

-- tro trankvilan kaj senpretendan, por farigxi fanfaronado. La

ricxa malsekajxo, kiu post la forta pluvo degutadis de cxiu

objekto, konvenis al li tre bone. Nenio cxirkaux li havis soifon.

Kelkaj georginoj kun pezaj kapoj, kiuj elrigardis super la

palisaro de la bone tenata gxardeneto, trinkis tiom, kiom ili nur

povis elteni -- eble ecx iom pli multe -- kaj estis plenaj je

dolcxa trinkajxo; sed la lako, la floroj en la fenestro kaj la

folioj de la maljuna arbo estis en la trankvile gaja humoro de

homoj, kiuj nur tiom trinkis, kiom estas bone por ili kaj

suficxe, por disvolvi iliajn plej bonajn ecojn. Dissxutante sur

la teron klarajn gutojn, ili kvazaux disdonadis senkulpan

agrablajxon, kiu faris bonon cxie, kie gxi falis, trafis

forgesitajn anguletojn, kien la pli serioza pluvo nur malofte

venadis, kaj al neniu faris doloron.

Tiu cxi vilagxa drinkejo cxe sia fondigxo akceptis neordinaran

signon. Sxi havis la nomon "Al la krirbilo de muskato". Kaj sub

tiuj cxi vortoj sur tiu sama rugxa elpendajxo en la malluma

foliaro kaj kun tiaj samaj oraj literoj staris: Benjamin Britain.

Rigardinte ankoraux unu fojon kaj pli pene observinte la

vizagxon, oni povus veni al la konvinko, ke en la pordo staris

neniu alia, ol Benjamin Britain mem -- suficxe sxangxita, sed

sxangxita al bono; tute konvena kaj bonvida mastro.

"Sinjorino Britain," diris sinjoro Britain kaj rigardis sur la

vojon, "forrestas iom longe. Jam estas la tempo de teo."

Cxar oni povis ankoraux vidi nenian sinjorinon Britain, li

malrapide ekvagis gxis la mezo de la vojo kaj kun granda

kontenteco rigardis la domon. "Tute elrigardas, kiel la domo, en

kiun mi volonte enveturus, se gxi ne estus mia."

Poste li iris al la palisaro de la gxardeno kaj rigardis la

georginojn. Ili rigardis sur lin, senhelpe kaj dorme pendigante

la kapojn, kiuj cxiam faradis balancojn, kiam la pezaj gutoj da

pluvo defaladis de ili sur la teron.

"Oni devas zorgi pri Vi," diris Benjamin. "Mi ne devas forgesi

tion cxi diri al sxi. Sxi longe forestas."

La "pli bona duono" de sinjoro Britain en tia alta grado estis

lia pli bona duono, ke li disigite de sxi estis tute senhelpa kaj

perdita.

"Mi pensas, ke sxi ne havas multe por forplenumi," diris Ben.

"Oni devis en la urbo fari kelkajn negocojn, sed ne multe. Ho,

jen ni sxin fine havas!"

Malgranda kalesxo, veturigata de unu knabo, venis kun bruo de la

vojo; kaj interne, havante post si grandan bone malsekigitan

ombrelon, disetenditan por sekigxi, sidis la korpulenta figuro de

virino de matura agxo, kruciginte la nudajn brakojn super korbo,

kiun sxi portis sur la genuoj, kaj havante diversajn aliajn

korbojn kaj pakajxojn cxirkaux si. La afabla bonkora vizagxo kaj

certa memkontenta senhelpo, kun kiu sxi de la pusxoj de la

kalesxo balancigxadis tien kaj reen sur sia sido, jam de

malproksime rememorigadis malnovajn tempojn. Kiam sxi venis pli

proksime, tio cxi ankoraux pli estis rimarkebla; kaj kiam la

veturilo haltis apud la drinkejo kaj paro da sxuoj, elirante el

la kalesxo, rapide flugis tra la malfermitaj brakoj de sinjoro

Britain kaj kun peza ekpremo tusxis la teron, oni povis tuj

rekoni, ke tiuj cxi sxuoj povis aparteni al neniu alia ol

Clemency Newcome.

Kaj tiel efektive estis. Jen sxi staras antaux ni, sana

korpulenta animo, kun tiom da sapo sur la brilanta vizagxo, kiel

antauxe, sed kun nedifektitaj kubutoj, kiuj nun preskaux montris

kavetojn.

"Vi longe forrestas, Clemency!" diris sinjoro Britain.

"Jes, vidu, Ben, mi havis multe por fari!" sxi respondis, vive

observante la enportadon de sxiaj korboj kaj pakajxoj; "ok, naux,

dek, -- kie estas dekunu? Ho! mia korbo dekunu! Estas gxuste.

Konduku la cxevalon en la cxevalejon, Harry, kaj se gxi denove

tusos, donu al gxi hodiaux vespere varman miksitan mangxon. Ok,

naux, dek, -- nu kie estas dekunu? Ho, mi forgesis, estas bone.

Kiel fartas la infanoj, Ben?"

"Sanaj kaj viglaj, Clemency."

"Dio gardu iliajn cxarmajn vizagxojn!" diris sinjorino Britain,

demetante la cxapelon (cxar sxi kaj sxia edzo estis nun en la

drinkejo) kaj glatigante al si la harojn per la manplato. "Donu

al mi kison, maljuna!" Sinjoro Britain ne lasis sxin atendi.

"Mi pensas," diris sinjorino Britain kaj eltiris tutan pakajxon

da maldikaj libroj kaj cxifitaj paperoj el la posxo, "mi cxion

plenumis. La kalkuloj cxiuj pagitaj -- la rapo vendita -- kalkulo

kun la bierfabrikanto farita -- pipoj menditaj -- deksep funtoj

kvar sxilingoj en la bankon pagitaj -- kaj la recepto de doktoro

Heathfield por la infano -- vi jam divenos, kiel estas. --

Doktoro Heathfield denove nenion volas preni, Tim."

"Mi tuj tiel pensis," rimarkis Britain.

"Jes. Li diris, Tim, kiel ajn granda via familio ecx estos, li

neniam prenos de vi ecx duonon da penco; ecx se vi ricevos dudek

infanojn."

La vizagxo de sinjoro Britain ricevis esprimon tre seriozan kaj

senmove rigardis sur la muron.

"Cxu tio cxi ne estas tre afable?" diris Clemency.

"Certe," respondis sinjoro Britain. "Sed tio cxi estas afableco,

el kiu mi por nenio en la mondo volus fari uzon."

"Ne," diris Clemency. "Kompreneble ne. Poste la cxevaleto -- gxi

alportis ok funtojn kaj du sxilingojn; kaj tio cxi estas ne

malbone, ne vere?"

"Tio cxi estas tre bone," diris Ben.

"Mi gxojas, ke vi estas kontenta," ekkriis lia edzino. "Mi tuj

tiel pensis; kaj tio cxi, mi pensas, estas cxio, kaj nun nenion

pli pri negocoj, Britain. Ha, ha, ha! Jen! Prenu la paperojn kaj

trarigardu ilin. Ho, atendu momenton; jen estas ankoraux presita

folieto. Jxus el la presejo. Kiel bone gxin odoras!"

"Kio tio cxi estas?" diris Tim kaj rigardis la folion.

"Mi ne scias," respondis lia edzino. "Mi ne legis ecx unu

vorton."

"Vendo per memvola auxkcio," legis la mastro, "kun rezervo de

antauxa privata konsentigxo."

"Tion cxi ili cxiam aldonas," diris Clemency.

"Jes, sed ne cxiam tion cxi," li respondis. "Rigardu: sinjora

domo kaj konstruoj mastrajxaj, parko kaj gxardeno de sinjoroj

Snitchey kaj Craggs kaj la sensxulda bieno de la nobelo Mich.

Warden, pro forveturo en la eksterlandon!"

"Pro forveturo en la eksterlandon!" ripetis Clemency.

"Jen tio cxi staras," diris sinjoro Britain. "Rigardu tien cxi."

"Kaj jxus hodiaux mi tie auxdis, ke sxi baldaux alsendos pli

bonajn kaj pli klarajn novajxojn!" diris Clemency, malgaje

balancante la kapon kaj denove kaptante siajn kubutojn, kvazaux

la rememoro de malnovaj tempoj ankaux revekus malnovajn kutimojn.

"Hm, hm, hm! Tio cxi tie denove pezigos la korojn, Ben."

Sinjoro Britain gxemis kaj balancis la kapon kaj diris, ke li ne

povas tute kompreni la aferon kaj longe cxesis pensi pri gxi. Kun

tiu cxi rimarko li kontentigis sin kaj algluis la folion post la

fenestro de la botelaro, kaj Clemency, starinte kelkajn minutojn

en pensoj, vekigxis kaj rapidis for, por rigardi la infanojn.

Kvankam la mastro de la kribilo de muskato havis grandan estimon

por sia edzino, tamen tiu cxi estimo havis tute la malnovan

patronan karakteron; kaj sxi forte lin amuzadis. Nenio pli

mirigus lin, ol se iu tria montrus al li, kiel sxi sola kondukas

la tutan mastrajxon kaj per prudenta sxparemeco, vigla humoro,

honesteco kaj diligenteco faras lin homo bonhava. Tiel facile

estas en cxiaj cirkonstancoj (kaj tro ofte gxi okazas) taksi la

trankvilajn naturojn, kiuj neniam metas en lumon siajn meritojn,

laux ilia propra modesta jugxo, kaj ofende sin amuzi pro eksteraj

strangajxoj kaj apartajxoj je homoj, kies interna indo, se ni pli

profunde volus rigardi, devus nin igi rugxigxi antaux ili!

Sinjoro Britain kun plezuro pensadis pri la grandanimeco, kun kiu

li edzigxis je Clemency. Sxi estis por li eterna atesto de lia

bona koro, kaj li sentis, ke sxia bonegeco estas nur jesigo de la

malnova sentenco, ke la virto sin mem rekompencas.

Li algluis la folion, kaj la kvitancojn pri la negocoj de la

hodiauxa tago li ensxlosis en la sxrankon de la drinkejo -- cxiam

ridante por si pri sxia lerteco en negocoj -- kiam sxi revenis

kun la sciigo, ke la ambaux sinjoretoj Britain sub la observado

de Betsy ludas en la kalesxejo kaj la malgranda Clemency dormas

"kiel angxelo." Nun li ankaux sidigxis al la teo, kiu en atendo

de sxia veno staris sur malgranda tablo. Gxi estis bela malgranda

bufedo kun la ordinara ornamo de boteloj kaj glasoj kaj kun

solida horlogxo, kiu iris bone laux la minuto, (estis duono de la

sesa horo); cxiu objekto staris sur sia deca loko kaj estis plej

perfekte brile purigita kaj polurigita.

"La unuan fojon mi hodiaux povas trankvile sidi," diris sinjorino

Britain kaj profunde ekspiris, kvazaux sxi nun sidos jam la tutan

vesperon; sed sxi tamen baldaux ree sin levis, por enversxi teon

al sia edzo kaj trancxi panon kun butero. "Kiel tiu cxi folio

rememorigas min pri tempoj malnovaj!"

"Jes, jes!" diris sinjoro Britain, prenante sian pladeton kiel

ostron kaj sorbante gxin en tia sama maniero.

"Tiu cxi sama sinjoro Michael Warden," diris Clemency meditante,

"faris min perdi mian malnovan oficon."

"Kaj alportis al vi edzon," diris sinjoro Britain.

"Nu jes," respondis Clemency, "kaj por tio cxi mi volas lin

ankaux danki."

"La homo estas sklavo de la kutimo," diris sinjoro Britain kaj

rigardis sxin trans tiu pladeto. "Mi kutimis je vi kaj vidis, ke

mi sen vi ne bone min sentos. Ha, ha! Kiu tion cxi pensus!"

"Jes, efektive!" ekkriis Clemency. "Tio cxi estis tre bone de via

flanko, Ben."

"Ne, ne, ne," respondis Ben kun memkonscia modesteco. "Ne estas

inde paroli pri tiu cxi bagatelo."

"Ho jes, Ben," diris lia edzino kun koreco; "mi forte tion cxi

sxatas kaj estas al vi tre danka. Ha!" -- sxi denove rigardis la

folion -- "kiam oni sciigxis, ke sxi forkuris kaj estas ekster

dangxero, la aminda knabino, tiam mi ne povis min deteni -- pro

sxi kaj pro la fratino kaj la patro -- diri kion mi sciis, ne

vere?"

"Jes, vi gxin rakontis," rimarkis sxia edzo.

"Kaj doktoro Jeddler," dauxrigis Clemency, metante sian tason sur

la tablon kaj medite rigardante la folion, "en sia kolero kaj

cxagreno forpelis min el la domo! Kiel mi gxojas, ke mi tiam

diris nenian malbonan vorton kaj forportis kun mi nenian malbonan

penson kontraux li; cxar li poste gxin sincere pentis. Kiel ofte

li tie cxi sidadis kaj ripetadis al mi, ke li gxin bedauxras! --

La lastan fojon ankoraux hieraux, kiam vi ne estis en la domo.

Kiel ofte li tie cxi sidadis kaj tutajn horojn paroladis pri tio

kaj alia, kvazaux gxi lin interesus! -- sed propre nur pro la

malnova tempo kaj cxar li sciis, ke sxi min amis, Ben!"

"Mia Dio, kiel vi venis al tiu konvinko, Clemency?" demandis sxia

edzo, tute mirigite, ke sxi klare komprenis verajxon, kiu en lia

filozofanta spirito nur naskigxadis ankoraux.

"Mi tion cxi ne scias," diris Clemency kaj blovis sian teon, por

gxin iom malvarmigi. "Dio! mi ne povus tion cxi diri, se oni ecx

metus por tio cxi rekompencon de cent funtoj."

Li kredeble ankoraux plu dauxrigus siajn metafizikajn

konsideradojn, se sxi ne rimarkus post li apud la pordo

substancian fakton en formo de unu sinjoro en funebro kaj en

vestajxo de rajdo. Sxajnis, ke li auxskultas ilian paroladon kaj

tute ne volas ilin interrompi.

Clemency rapide levigxis. Ankaux sinjoro Britain faris tion saman

kaj salutis la gaston. "Cxu Vi volas esti bona supreniri,

sinjoro? Estas tre bela cxambro supre, sinjoro."

"Mi dankas," diris la fremdulo kaj atente observis sinjorinon

Britain. "Cxu estas permesite eniri tien cxi?"

"Ho, se placxas al Vi," respondis Clemency kaj malfermis la

bufedan cxambron. "Kion Vi ordonas, sinjoro?"

Li ekvidis la folion kaj legis gxin nun.

"Tre bela peco da tero, sinjoro," rimarkis sinjoro Britain.

Li ne respondis, sed turnis sin, kiam li finis la legadon, kaj

rigardadis Clemency'n kun tiu sama esplora sciemeco kiel,

antauxe. "Vi demandis," li diris, ne deturnante de sxi la

okulojn --

"Kion Vi deziras, sinjoro," respondis Clemency kaj ankaux kasxite

lin rigardadis.

"Se Vi volas doni al mi gluton da elo," li diris, alirante al unu

tablo apud la fenestro, "kaj volos gxin alporti tien cxi, ne

malhelpante al Vi al Via teo, mi estos al Vi tre danka."

Ne farante pli ceremoniojn, li sidigxis kaj rigardis sur la

kampon. Li estis homo en la floro de la jaroj, bone kaj forte

konstruita. Lian vizagxon, brunigitan de la suno, ombris mallumaj

haroj kaj li portis lipharojn. Kiam oni alportis al li lian

bieron, li enversxis al si unu glason kaj afable trinkis pro la

sano de la domo; kiam li ree metis la glason sur la tablon, li

aldonis:

"Nova domo, ne vere?"

"Ne tre nova, sinjoro," respondis sinjoro Britain.

"Havas la agxon de kvin gxis ses jaroj," diris Clemency, tre

klare akcentante la vortojn.

"Mi pensis antauxe, kiam mi eniris, ke mi auxdas la nomon de

doktoro Jeddler," demandis la fremdulo. "Tiu cxi folio

rememorigas min pri li; cxar mi okaze scias ion de la historio

per la famo kaj per certaj ligitajxoj. -- Cxu la maljunulo

ankoraux vivas?

"Ho jes, sinjoro," diris Clemency.

"Cxu li forte sxangxigxis?"

"De kiam, sinjoro?" respondis Clemency kun aparta akcento.

"De la tago, kiam lia filino lin forlasis."

"Jes! De tiu tago li sxangxigxis," diris Clemency. "Li farigxis

maljuna kaj griza kaj tute jam ne estas tiu sama homo; sed mi

pensas, ke li nun estas konsolita. Li de tiam pacigxis kun sia

fratino kaj ofte sxin vizitas. Tio cxi tuj bone faris al li. En

la komenco li estis tre suferanta, kaj la koro sangis, kiam oni

lin vidis vagantan kaj insultantan la mondon; sed post unu aux du

jaroj li farigxis tute alia kaj pli bona, kaj tiam li komencis

volonte paroladi pri sia perdita filino kaj lauxdadi sxin kaj

ankaux la mondon! Kaj li neniam lacigxadis, kun larmoj parolante,

kiel bela kaj bona sxi estis. Li pardonis al sxi. Tio cxi estis

cxirkaux la tempo de la edzinigxo de frauxlino Grace. Vi memoras

ankoraux, Britain?"

Sinjoro Britain memoris la aferon ankoraux tre bone.

"La fratino sekve estas edzinigita," rimarkis la fremdulo. Li

momenton silentis kaj poste demandis: "Je kiu?"

Clemency el surprizo pro tiu cxi demando preskaux renversis la

pleton de teo.

"Cxu Vi neniam auxdis pri tio cxi?" sxi diris.

"Neniam, sed mi volus gxin scii," li respondis kaj enversxis al

si novan glason, kiun li metis al la lipoj.

"Ho, tio cxi estus longa historio, se oni volus gxin orde

rakonti," diris Clemency kaj metis sian mentonon en sian

maldekstran manon, dum sxi la maldekstran kubuton apogis sur la

duan manon kaj balancante la kapon rerigardis en la pasintajn

jarojn, kiel oni rigardas sur fajron. "Gxi estus longa historio."

"Sed mallonge rakontite?" diris la fremdulo.

"Mallonge rakontite," ripetis Clemency en tiu sama medita tono

kaj sxajne tute ne zorgante pri li kaj ne sciante, ke sxi havas

auxskultantojn, "kion oni povus tie cxi diri? Ke ili kune

malgxojis, rememoradis sxin kiel mortintan; ke ili tenis sxin en

ama rememoro, faradis al sxi neniajn riprocxojn kaj trovadis

senkulpigojn por sxi? Tion cxi cxiu scias. Mi almenaux tion cxi

scias, neniu scias tion cxi pli bone!" aldonis Clemency, visxante

al si la okulojn per la mano.

"Kaj tiel," helpis la fremdulo --

"Kaj tiel," diris Clemency, mehxanike ripetante liajn vortojn kaj

ne sxangxante sian pozicion kaj manieron de parolado, "Tiel ili

fine farigxis edzo kaj edzino. Ili estis edzigitaj en la tago de

sxia naskigxo -- la tago morgaux revenos -- tre mallauxte, sed

kontente kaj felicxe. Sinjoro Alfred diris unu vesperon, kiam ili

promenadis en la frukta gxardeno: 'Grace, cxu fari nian edzigxon

en la tago de naskigxo de Marion?' Kaj tiel farigxis."

"Kaj ili vivas felicxe unu kun la alia?" demandis la fremdulo.

"Jes", diris Clemency. "Neniam geedzoj vivis pli felicxe. Ili

havas nenian malgxojon ekster tiu."

Sxi levis la kapon, kvazaux sxi subite ekkonscius sub, kiaj

cirkonstancoj sxi revokas tiujn cxi okazojn en sian memoron, kaj

jxetis rapidan rigardon sur la fremdulon. Rimarkinte, ke lia

vizagxo estas turnita al la fenestro, kiel se li estus

profundigita en la observadon de la kampo, sxi faris al sia edzo

rapidajn signojn, montris la algluitan folion kaj movis la

busxon, kvazaux sxi kun granda intereso ripetadus al li ian

vorton aux frazon. Cxar sxi eldonis nenian sonon kaj sxiaj mutaj

gestoj estis kiel ordinare tre strangaj, tial tiu cxi

nekomprenebla sintenado alkondukis sinjoron Britain al ekstrema

malespero. Li elmetadis siajn okulojn jen sur la tablon, jen la

fremdulon, la argxentajn kulerojn, sian edzinon -- sekvadis

sxiajn gestojn kun plej granda senhelpeco -- demandadis sxin en

tiu sama lingvo, cxu lia proprajxo aux li mem estas en dangxero

-- respondadis sxiajn signojn per aliaj signoj, kiuj esprimadis

lian absolutan nekomprenadon kaj timon -- observadis la movadon

de sxiaj lipoj -- divenadis per duonvocxo "lakto kaj akvo",

"sxangxo de la monato", "muso kaj nukso" kaj tamen nenion povis

atingi.

Clemency fine cxesigis sian senesperan penadon, iom post iom

alsxovis sian segxon pli proksime al la fremdulo kaj observadis

lin akre per sxajne mallevitaj okuloj, atendante novan demandon.

Sxi ne longe devis atendi, cxar li baldaux komencis denove.

"Kaj kia estas la plua sorto de la filino, kiu lin forlasis? mi

pensas, ke vi scias gxin?"

Clemency balancis la kapon. "Mi auxdis," sxi diris, "ke doktoro

Jeddler, kiel sxajnas, pli scias ol kiom li montras. Sinjorino

Grace ricevis de sxi leterojn, en kiuj sxi skribas, ke sxi bone

fartas kaj ke la edzinigxo de tiu kun sinjoro Alfred faris sxin

felicxa; kaj sxi ankaux de si reskribis leterojn. Sed super sxia

vivo kaj sorto sin portas la sekreto, kiu gxis nun ne estas

klarigita kaj kiun --".

Sxia vocxo farigxis sxanceligxa kaj sxi haltis.

"Kaj kiun --" ripetis la fremdulo.

"Kiun nur unu sola persono povus ankoraux klarigi," diris

Clemency, malfacile spirante.

"Kaj kiu estas tiu persono?" demandis la fremdulo.

"Sinjoro Michael Warden!" respondis Clemency preskaux per krio

kaj per tio sama montris al sia edzo, kion sxi antauxe volis lin

rimarkigi, kaj al Michael Warden, ke li estas rekonita.

"Vi min konas ankoraux, sinjoro," diris Clemency, tremante de

ekscititeco. "Mi gxin vidis! Vi min konas ankoraux de tiu nokto

en la gxardeno. Mi estis apud si!"

"Jes, mi gxin scias," li diris.

"Jes, sinjoro," respondis Clemency. "Jes, certe. Tio cxi estas

mia edzo, sinjoro. Ben, kara Ben, kuru al sinjorino Grace -- kuru

al sinjoro Alfred -- kuru al kiu vi volas, Ben! Alkonduku iun,

tuj!"

"Restu!" diris Michael Warden kaj trankvile starigxis inter la

pordo kaj Britain. "Kion Vi volas fari?"

"Sciigu ilin, ke Vi tie cxi estas, sinjoro," petis Clemency kaj

kunebatis la manojn, tute ekster si de ekscititeco. "Sciigu ilin,

ke de Viaj lipoj ili povas pli multe auxdi pri sxi; ke sxi ne

tute estas perdita por ili, sed ke sxi denove revenos, por sian

patron kaj sian fratinon -- kaj ankaux sian malnovan servantinon,

mi --" sxi batis sin per ambaux manoj sur la bruston -- "gxojigi

per la vido de sxia aminda vizagxo. Kuru, Ben, kuru!" Kaj cxiam

ankoraux sxi pusxis lin al la pordo, kaj cxiam ankoraux sinjoro

Warden staris antaux la pordo kaj ne lasis lin iri, ne kun

kolera, sed kun malgxoja mieno.

"Aux eble," diris Clemency kaj ekscitite sin alkrocxis al la

mantelo de sinjoro Warden, "eble sxi nun estas tie cxi; eble sxi

estas tre proksime. Jes, mi vidas laux Via vizagxo, ke sxi certe

estas tie cxi. Mi petas Vin, sinjoro, lasu min al sxi. Mi

vartadis sxin, kiam sxi estis ankoraux tre malgranda infano.

Antaux miaj okuloj sxi elkreskis, kiel la fiero de tiu cxi loko.

Mi konis sxin, kiam sxi estis la fiancxino de sinjoro Alfred. Mi

provis sxin deteni, kiam Vi sxin forlogis. Mi scias, kia estis

sxia patra domo, kiam sxi estis ankoraux gxia animo, kaj kiel

alia gxi farigxis de la tempo, kiam sxi forkuris. Mi petas Vin,

sinjoro, lasu min al sxi!"

Li rigardis sxin kompatante kaj mirante, sed faris nenian

konsentan geston.

"Mi ne pensas, ke sxi povus scii," dauxrigis Clemency, "kiel

sincere ili pardonis al sxi; kiel forte ili sxin amas; kia gxojo

estus por ili vidi sxin ankoraux unu fojon. Sxi eble timas reveni

hejmen. Mi eble povas sxin kuragxigi, kiam sxi min vidos. Nur

diru al mi, sinjoro Warden, cxu Vi sxin alkondukis?"

"Ne," li diris, balancante la kapon.

Tiu cxi respondo, lia konduto, liaj funebraj vestoj, lia

mallauxta retiro, la sciigita intenco forveturi en la

eksterlandon cxion klarigis. Marion pli ne vivis.

Li ne kontrauxparolis al sxi, jes, sxi ne vivas! Clemency

sidigxis, metis la vizagxon sur la tablon kaj maldolcxe ploris.

En tiu cxi minuto unu maljuna, griza sinjoro enkuris tute

senspire, kaj laux lia sufokigxanta vocxo oni apenaux povus

rekoni en li sinjoron Snitchey.

"Mia Dio, sinjoro Warden!" diris la advokato kaj tiris lin

flanken, "kia vento" -- li estis tiel laca, ke li devis halti kaj

nur post kelkaj minutoj povis fini -- "alportis Vin tien cxi?"

"Malbona, mi timas," li respondis. "Se Vi povus auxdi, kio tie

cxi antaux momento sin agis -- kiel mi devas fari neeblan -- kiel

mi alportas kun mi konfuzon kaj malgxojon!"

"Mi povas cxion prezenti al mi. Sed kial Vi iris gxuste tien

cxi?" diris Snitchey.

"Kial mi ne devis? Kiel mi povis scii, kiu tie cxi estas mastro?

Sendinte mian servanton al Vi, mi tien cxi eniris, cxar la domo

estis por mi nova; kaj mi havas naturan intereson por cxio nova

kaj malnova en tiu cxi malnova cxirkauxajxo kaj ekster tio mi

volis antaux la urbo antauxe renkontigxi kun Vi. Mi volis scii,

kion la homoj parolas pri mi. Mi vidas gxin laux Via konduto, ke

Vi povas tion cxi diri al mi. Se ne estus Via malbenita

singardeco, mi jam longe povus cxion scii."

"Nia singardeco!" diris la advokato. "Parolante al Vi en la nomo

de mi mem kaj de Craggs -- benita memoro --" li rigardis la

krepon sur sia cxapelo kaj balancis la kapon -- "sinjoro Warden,

kiel Vi povas prudente nin kulpigi? Ni konsentis inter ni neniam

tusxi pli tiun cxi objekton, cxar gxi ne estis afero, en kiun

povus sin miksi tiaj seriozaj kaj solidaj homoj, kiel ni (mi

ripetas Vian tiaman esprimon). Nia singardeco! dum sinjoro Craggs

deiris en sian estimatan tombon en la plena kredo --"

"Mi donis solenan promeson, ke mi silentos, gxis mi revenos, kiam

ajn tio cxi farigxos," interrompis lin sinjoro Warden, "kaj mi

tenis mian promeson."

"Bone, sinjoro, kaj mi ripetas, ni ankaux devis silenti. Al tio

cxi nin devigis nia sxuldo kontraux ni mem kaj ankaux kontraux

diversaj klientoj, inter kiuj ankaux Vi estis. Ne konvenis al ni

demandadi Vin pri tia delikata afero; mi havis mian suspekton,

sinjoro; sed nur de ses monatoj mi scias la veron."

"Per kiu?" demandis la kliento.

"Per doktoro Jeddler mem, sinjoro, kiu el sia propra iniciativo

donis al mi sian konfidon. Li, kaj nur li, sciis la tutan veron

de kelkaj jaroj."

"Kaj Vi gxin ankaux scias?" diris la kliento.

"Jes, sinjoro!" respondis Snitchey, "kaj mi ankaux havas kauxzon

kredi, ke sxia fratino sciigxos pri la vero morgaux vespere. Dume

Vi espereble faros al mi la honoron esti gasto de mia domo, cxar

en Via oni Vin ne atendis. Tamen por eviti eblajn

maloportunajxojn en la okazo, se oni Vin rekonus -- kvankam Vi

tre sxangxigxis -- mi pensas, mi mem sur la strato preterirus, ne

rekonante Vin -- estas pli bone ke ni tie cxi mangxu kaj iru en

la urbon vespere. Oni mangxas tie cxi tre bone, sinjoro Warden;

cetere la domo apartenas al Vi. Mi kaj Craggs (benita memoro)

ofte mangxadis tie cxi kotleton kaj trovadis gxin cxiam bona.

Sinjoro Craggs, sinjoro", diris Snitchey, por momento firme

fermante la okulojn kaj poste denove ilin malfermante, "tro frue

estis elstrekita el la libro de la vivantoj."

"La cxielo pardonu al mi, ke mi ne esprimas al Vi mian

kondolencon," respondis Michael Warden kaj tusxis per la mano la

frunton; "sed estas al mi kvazaux mi songxus. Mi estas kvazaux en

stato senkonscia. Sinjoro Craggs -- jes -- mi forte bedauxras, ke

ni perdis sinjoron Craggs." Sed li rigardis cxe tiuj cxi vortoj

sur Clemency'n kaj sxajnis, ke li simpatias kun Ben, kiu sxin

konsoladis.

"Sinjoro Craggs, sinjoro," rimarkis Snitchey, "trovis, kiel mi

bedauxrinde devas diri, ke la vivo ne estas tiel facile

retenebla, kiel lia teorio al li diris, alie li estus ankoraux

inter ni. Gxi estas granda perdo por mi. Sinjoro Craggs estis mia

dekstra mano, mia dekstra piedo, mia dekstra orelo, mia dekstra

okulo. Sen li mi estas kiel paralizita. Li testamentis sian

partoprenon en la negoco al sinjorino Craggs, al la plenumantoj

de la testamento, administratoroj kaj kuratoroj. Lia nomo

ankoraux nun staras sur la firmo. Iafoje mi provas, kiel infano,

kredigi min mem, ke li ankoraux vivas. Mi cxiam ankoraux diras:

Snitchey por si kaj Craggs -- mortinta, sinjoro -- mortinta,"

diris la molkora advokato kaj eltiris nazotukon el la posxo.

Michael Warden, kiu cxiam ankoraux observadis Clemency'n, turnis

sin al Snitchey, kiam tiu cxesis paroli, kaj murmuretis al li ion

en la orelon.

"Ha, la malfelicxa virino!" diris Snitchey, balancante la kapon.

"Jes, sxi cxiam estis tre alligita al Marion. Bela Marion!

Malfelicxa Marion! Nur kuragxon, kara virino -- Vi nun ja estas

edzinigita, Clemency."

Clemency nur gxemis kaj balancis la kapon. "Nur paciencon gxis

morgaux", bonkore diris la advokato.

"La morgaux ne revivigas la mortintojn, sinjoro," diris Clemency

plorante.

"Tion cxi certe ne, alie gxi sinjoron Craggs, benita memoro,

farus denove viva," respondis la advokato. "Sed konsolon gxi

povas alporti. Paciencon gxis morgaux."

Clemency skuis la donitan al sxi manon kaj promesis trankviligxi;

kaj Britain, kiu vidante sian malgxojigitan edzinon (estis

kvazaux la negoco mallevis la kapon), tute perdis la kuragxon,

diris, ke tiel estas bone; kaj sinjoro Snitchey kaj Michael

Warden iris supren kaj tie supre baldaux estis profundigitaj en

tiel singarde kondukatan interparoladon, ke per la krakado de la

teleroj kaj pladoj, la mugxado de la patoj, la skuigxado de la

kaseroloj, la monotona bruado de la rostponarda rado kaj per la

aliaj preparadoj en la kuirejo al ilia tagmangxo ne trapenetris

ecx unu vorteto.

La sekvanta tago estis bela kaj hela, kaj nenie la auxtune

kolorita cxirkauxajxo montris sin pli bela, ol el la paca

gxardeno de la doktoro. La negxo de multaj vintraj noktoj estis

tie cxi fluidigxintaj, la velkintaj folioj de multaj someroj tie

cxi estis kraketintaj de la tago, kiam sxi forkuris. La lauxbo

denove estis verda, la arboj jxetadis belajn kaj tremantajn

ombrojn sur la herbon, la terajxo estis tiel gaje trankvila, kiel

cxiam; sed kie estis sxi?

Ne tie cxi. Ne tie. Sxi estus nun tie cxi tiel stranga vidajxo

kiel en la komenco la domo sen sxi. Sed sur sxia kutima loko

sidis sinjorino, el kies koro sxi neniam malaperis, en kies

fidela memoro sxi ankoraux vivis, nesxangxita, en la plena brilo

de sia juneco kaj beleco, en kies amo -- kaj tio cxi estis nun

amo de patrino, cxar kara malgranda filino ludis apud sxi -- sxi

havis nenian konkurantinon, nenian sekvantinon, kaj sur kies

delikataj lipoj sxia nomo nun sidis.

La spirito de la malaperinta frauxlino estis videbla el tiuj cxi

okuloj de Grace, sxia fratino, kiam sxi kun sia edzo sidis en la

gxardeno en sia tago de edzigxo kaj en la tago de naskigxo de

Marion kaj de li.

Li ne farigxis glora homo, ankaux ne ricxa; li ne forgesis la

cxirkauxanojn kaj la amikojn de sia juneco; li plenumis nenian el

la profetajxoj de la doktoro. Sed en siaj kasxitaj kaj bonfaraj

vizitoj en malaltaj dometoj, en siaj maldormadoj kaj en sia

cxiutaga rimarkado de la multa belajxo kaj bonajxo, kiu floras

sur la flankaj vojetoj de la vivo kaj ne estas dispremata de la

peza piedo de la malricxeco, li kun cxiu jaro pli lernis kaj

pruvis la verecon de sia malnova kredo. Lia maniero de vivado,

kiel ajn mallauxta kaj modesta gxi estis, montris al li, kiel

ofte ankoraux la homoj akceptas cxe si angxelojn, kiel en la

tempo antikva, kaj kiel ofte la nenion prezentantaj figuroj, ecx

tiaj, kiuj sxajnas al nia okulo ordinaraj kaj malbelaj kaj estas

vestitaj en cxifonoj, apud la lito sufera de la malsanulo

montrigxas al ni en nova lumo kaj farigxas helpemaj angxeloj kun

radia krono cxirkaux la kapo.

Li eble pli bone plenumis sian homan difinon sur tiu cxi malnova

kampo de batalo, ol se li senlace laborus sur pli glora areno;

kaj li estis felicxa kun sia edzino Grace.

Kaj Marion? Cxu li sxin forgesis?

"La tempo rapide forflugis de tiu tempo, kara Grace," li diris --

ili parolis pri tiu nokto; "kaj tamen sxajnas, ke estas jam longe

de tiu tempo. Ni kalkulas laux sxangxoj kaj okazigxoj en ni, ne

laux jaroj."

"Sed ankaux jaroj pasis de la tago, kiam Marion nin forlasis,"

respondis Grace. "Ses fojojn, kara edzo, enkalkulante ankaux la

hodiauxan tagon, ni sidis tie cxi en sxia tago de naskigxo kaj

parolis pri sxia tiel varmege sopirata kaj tiel longe prokrastata

reveno. Kiam gxi fine estos!"

Sxia edzo rigardis sxin atente, kiel la larmoj kolektigxis en

sxiaj okuloj, kaj pli proksime altirante sxin al si, li diris:

"Sed Marion diris al vi en sxia letero de adiaux, kiun sxi lasis

sur la tablo kaj kiun vi tiel ofte legis, ke jaroj devas pasi,

antaux ol gxi povas farigxi. Cxu ne vere?"

Sxi elprenis la leteron el sia surbrusto, kisis gxin kaj diris:

"Jes!"

"Ke sxi en la dauxro de tiuj cxi jaroj, kiel ajn felicxa sxi

estus, sopiros la tempon, kiam sxi povos reveni kaj cxion

klarigi; kaj ke sxi vin petas en espero kaj konfido fari tion cxi

saman. Tio cxi estas en la letero, ne vere, mia kara?"

"Jes, Alfred!"

"Kaj en cxiu letero, kiun sxi skribis de tiu tempo?"

"Ekster la lasta -- antaux kelkaj monatoj -- en kiu sxi parolis

pri vi kaj pri tio, kion vi tiam sciigxis kaj kion mi hodiaux

vespere devas auxdi."

Li rigardis la sunon, kiu staris proksime al la horizonto, kaj

diris, ke la difinita tempo estas la mallevigxo de la suno!

"Alfred!" diris Grace kaj metis la manon kore sur lian sxultron;

"estas io en la letero, kion mi neniam diris al vi. Sed hodiaux

vespere, kara edzo, kiam tiu mallevigxo de la suno

alproksimigxas, kaj nia vivo kun la foriranta tago sxajnas

farigxi pli solena kaj pli trankvila, mi ne povas teni gxin

sekrete."

"Kio estas, amata?"

"Kiam Marion foriris de ni, sxi skribis en tiu letero, ke kiel

iam vi konfidis sxin al mi, sxi metas vin nun en miajn manojn,

Alfred; sxi jejxuris min en la nomo de mia amo al sxi kaj al vi,

ke mi ne forpusxu la amon, kiun, kiel sxi scias, vi transportos

sur min, kiam la nun ankoraux fresxa vundo estos sanigita, sed ke

mi gxin vigligu kaj redonu."

"Kaj ke vi min denove faru felicxa kaj kontenta homo, Grace. Cxu

sxi tion cxi ne skribis?"

"Sxi volis min tiel fari benita kaj honorita per via amo!" estis

la respondo de lia edzino, kiam li prenis sxin en siajn brakojn.

"Auxskultu min, mia amata!" li diris -- "Ne tiel!" -- kaj kun

tiuj cxi vortoj li kviete metis sxian kapon sur sian bruston. "Mi

scias, kial mi pri tiu cxi loko en la letero neniam auxdis. Mi

scias, kial tiam nenia signo de tio cxi montrigxis en vorto aux

rigardo. Mi scias, kial Grace, kvankam mia vera amikino, tamen

tiel malfacile lasis admoni sin farigxi mia edzino. Jes, mi konas

la netakseblan indon de la koro, kiun mi tenas en miaj brakoj,

kaj mi dankas Dion por la multekosta trezoro!"

Sxi ploris, sed ne el malgxojo, kiam li premis sxin al sia koro.

Post minuto li rigardis malsupren al la infano, kiu sidis apud

sxiaj piedoj kaj ludis kun korbeto plena je floroj, kaj li diris

al gxi: "rigardu, kiel rugxa kaj ora estas la suno!"

"Alfred," diris Grace kaj rapide ekrigardis supren. "La suno

mallevigxas. Vi ne forgesis, kion vi devis sciigi min, antaux ol

gxi malaperas."

"Vi sciigxos la veron pri la sorto de Marion, mia kara," li

respondis.

"La tutan veron," sxi varmege petis. "Sen pluaj kasxoj. Tiel

estis la promeso. Ne vere?"

"Tute vere," diris la edzo.

"Antaux ol la suno sin kasxos en la tago de naskigxo de Marion.

Kaj vi vidas, Alfred, gxi baldaux sin kasxos".

Li metis la brakojn cxirkaux sxi, rigardis al sxi firme en la

okulojn kaj diris:

"Ne mi devas alporti al vi tiun cxi sciigon, kara Grace. Gxi

venos de aliaj lipoj."

"De aliaj lipoj!" sxi mallauxte ripetis.

"Jes. Mi konas vian kuragxan koron, mi scias, kiel forta vi

estas, kaj ke prepara vorto cxe vi suficxas. Vi diris, ke la

tempo venis. Gxi venis. Diru al mi, ke vi estas suficxe forta,

por elporti surprizon, skuigxon: kaj la sciigonto atendas antaux

la pordo."

"Kia sciigonto?" sxi diris. "Kaj kian sciigon li alportas?"

"Ne estas permesite al mi pli diri," li respondis kun tiu sama

trankvila rigardo. "Cxu vi pensas, ke vi min komprenas?"

"Mi tremas cxe la penso," si diris.

Malgraux lia trankvila rigardo, sur lia vizagxo estis videbla

esprimo, kiu sxin ektimigis. Denove sxi kasxis sian vizagxon sur

lia brusto kaj tremante lin petis atendi ankoraux minuton.

"Kuragxon, mia bona Grace! Se vi havas suficxe da forto, la

sciigonto atendas antaux la pordo. La suno mallevigxas en tiu cxi

tago de naskigxo de Marion. Kuragxon, kuragxon, Grace!"

Sxi levis la kapon, rigardis lin kaj diris, ke sxi estas preta.

Tiel starante kaj rigardante post li, sxi estis mirinde simila je

Marion en sxia lasta tempo. Li prenis la infanon kun si. Sxi

vokis gxin returne -- la infano havis la nomon de la perdita

fratino -- kaj alpremis gxin al la koro. Sed kiam sxi denove

forlasis la infanon, tiu cxi rapidis post la patro, kaj Grace

restis sola.

Sxi ne sciis, kion sxi timis kaj esperis, sed restis starante

senmove kaj rigardis al la ombro, tra kiu ili malaperis.

Dio! kio gxi estas, kio elvenas el la ombro kaj restas sur la

sojlo? Tiu cxi figuro en la blanka vesto, movata de la vespera

vento, la kapon ame alpremante al la brusto de sxia patro! Ho,

Dio! Cxu tio cxi estis songxa fantomo, kio elsxiris sin el la

brakoj de sxia patro kaj kun ekkrio en sovagxa malkvieto de amo

falis en sxiajn brakojn?

"Ho, Marion, Marion! Ho, mia fratino! ho mia, kara amata koro!

Ho, neesprimebla felicxo de la revidigxo!"

Gxi ne estis songxo, ne fantomo fantazia, elvokita de espero kaj

timo, sed Marion mem! Tiel cxarma, tiel felicxa, tiel ne tusxita

de malgxojo kaj suferoj, tiel belega kaj rava, ke, kiam la

mallevigxanta suno brilis sur sxia levita vizagxo, sxi elrigardis

kiel angxelo, kiu benon portante vizitis la teron.

Marion tenis en la brakoj sian fratinon, kiu falis sur benkon,

kaj sxi klinigxis super sxi kaj ridetis tra larmoj kaj metis sin

sur la genuojn antaux sxi kaj ecx unu sekundon ne povis deturni

de sxi la okulojn. Fine sxi rompis la silenton, kaj sxia vocxo

sonis klare, mallauxte kaj dolcxe en harmonio kun la solena

silento de la vespero.

"Kiam mi logxis ankoraux sub tiu cxi amata tegmento, Grace --"

"Ho, kara koro! Nur unu minuton! Ho, Marion, ke mi denove auxdas

vin paroli!"

Sxi ne povis auxskulti la amatan vocxon sen profunda, preskaux

turmenta skuigxo.

"Kiam mi logxis ankoraux sub tiu cxi amata tegmento, Grace, mi

lin amis de mia tuta koro. Mi lin amis plej profunde. Mi povus

morti por li, kvankam mi estis ankoraux tiel juna. Mi neniam

rifuzis lian amon en la profundeco de mia koro, ecx ne unu

momenton. Gxi estis al mi pli kara, ol mi povas diri. Kvankam

pasis jam longa tempo kaj cxio farigxis alia, mi tamen ne povis

elporti la penson, ke vi pensus, ke mi lin iam ne fidele amis.

Neniam mi amis lin pli multe ol en la tago, kiam li de tie cxi

forveturis. Neniam mi amis lin pli multe, ol en tiu vespero, kiam

mi de tie cxi malaperis."

Sxia fratino povis nur rigardi al sxi en la vizagxon kaj forte

sxin teni en la brakoj.

"Sed mem ne sciante tion," diris Marion kun kvieta rideto, "li

akiris alian koron, ankoraux antaux ol mi havis koron, por donaci

al li. Tiu cxi koro -- via, kara fratino -- estis tiel plena je

aldoniteco al mi, tiel memoferema kaj nobla, ke gxi kasxis sian

amon kaj tenis gxin sekrete de la okuloj de cxiuj, ekster miaj

okuloj -- ha, kiaj okuloj estus tiel akrigitaj de amo kaj

dankemeco! -- kaj oferis sin por mi. Sed mi konis la profundecon

de tiu cxi koro. Mi konis la batalon, kiun gxi elportis. Mi

sciis, kiel alta kaj netaksebla estis por li la indo de tiu cxi

koro, kiel ajn forte li min amas. Mi sciis, kiom mi sxuldas al

tiu cxi koro, mi havis gxian belan ekzemplon cxiutage antaux la

okuloj. Kion vi faris por mi, Grace, tion cxi mi sciis, ke mi

povos fari ankaux por vi, se mi volos. Mi neniam iris dormi, ne

peteginte antauxe Dion kun larmoj, ke Li donu al mi la forton por

tio cxi. Mi neniam iris dormi sen pensado pri la propraj vortoj

de Alfred cxe la adiauxdiro, ke cxiutage en homaj koroj estas

farataj venkoj, en komparo kun kiuj tiuj cxi kampoj de batalo

tute perdas sian signifon. Kaj kiam mi cxiam pli kaj pli pensadis

pri la rifuzigxoj, kiuj cxiutage estas renkontataj en la mondo

kaj ecx ne estas rimarkataj, tiam ankaux mi sentis, ke mia tento

farigxas al mi kun cxiu tago pli facila! kaj Li, kiu nun rigardas

en nian koron kaj scias, ke nenia guto da malgxojo aux doloro sin

trovas en la mia, nenio ekster nemiksita felicxo, Li donis al mi

la forton por la decidigxo farigxi neniam la edzino de Alfred. Ke

li farigxu mia frato kaj via edzo, se mia agado povus alporti

tiun cxi felicxan rezultaton, sed ke mi neniam (Grace, mi amis

lin tiam profunde) estu lia edzino!"

"Ho, Marion! Ho, Marion!" murmuretis Grace.

"Mi provis sxajnigi min indiferenta por li --" sxi alpremis la

vizagxon de sia fratino al sia vango -- "sed tio cxi estis tro

malfacila, kaj vi cxiam estis lia fervora protegantino. Mi provis

komuniki al vi mian decidon, sed vi neniam volis min auxskulti,

neniam kompreni. La tempo de lia reveno alproksimigxadis. Mi

sentis, ke mi devas agi, antaux ol tiu cxi cxiutaga kuneestado

renovigxos. Mi sentis, ke granda doloro en tiu momento sxparus al

ni cxiuj longajn suferojn. Mi sciis, ke se mi forkuros antaux li,

fine devas veni tio, kio nun venis kaj kio nin ambaux faris tiel

felicxaj, Grace! Mi skribis al la onklino Martha kaj petis sxin,

ke sxi min akceptu en sia domo; mi tiam ne diris al sxi la tutan

veron, sed sxi plenumis volonte mian peton. Dum mia decido

batalis ankoraux kun mi mem, kun mia amo al Vi kaj al la patra

domo, sinjoro Warden per okazo de malfelicxo farigxis por kelka

tempo nia domano."

"Mi tion cxi en la lasta tempo iafoje timis!" ekkriis sxia

fratino kaj farigxis morte pala. "Vi lin neniam amis kaj

edzinigxis el oferemo!"

"Li tiam intencis," diris Marion altirante sian fratinon pli

proksime al si, "sekrete forkuri en la eksterlandon. Li skribis

al mi, klarigis al mi siajn cirkonstancojn kaj esperojn kaj

proponis al mi sian manon. Li diris al mi, ke li rimarkis, ke mi

ne gxoje atendas la revenon de Alfred. Mi pensas, ke li opiniis,

ke mia koro ne partoprenas en tiu cxi ligo, aux ke mi lin antauxe

amis, sed nun lin plu ne amas; aux ke mi penas kasxi

indiferentecon, dum mi sxajnigas min indiferenta -- per unu

vorto, mi gxin ne scias. Sed mi volis, ke Alfred kalkulu min tute

perdita por li. Cxu vi min komprenas, amata fratino?"

Sxia fratino atente rigardis al sxi en la vizagxon. Sxajnis, ke

sxi sin trovas en necerteco.

"Mi kunevenis kun sinjoro Warden kaj konfidis min al lia honoro;

mi diris al li mian sekreton en la vespero antaux lia kaj mia

forkuro. Li fidele gxin konservis. Cxu vi min komprenas, mia

amata?"

Grace konfuzite rigardis cxirkauxen. Sxajnis, ke sxi apenaux

auxdas.

"Amata fratino!" diris Marion, "kolektu viajn pensojn por unu

momento: auxskultu min. Ne rigardu min tiel strange. Estas

landoj, kie tiuj, kiuj volas forpremi ribelan pasion aux kuraci

profundan doloron de sia brusto, retiras sin en eternan solecon

kaj disigas sin por eterne de la mondo kaj de gxiaj sentoj. Se

virinoj tion cxi faras, ili akceptas la nomon, kiu estas al mi

tiel kara en vi, kaj nomas sin fratinoj. Sed ekzistas ankaux

fratinoj, Grace, kiuj sin movas sub la libera cxielo de Dio kaj

en la viva amaso da homoj, kie ili penas, kiom ili povas, alporti

benon kaj fari bonon; kaj kun koro ankoraux fresxa kaj juna kaj

ankoraux akceptemaj por felicxo ili povas diri: la batalo longe

pasis, la venko longe estas akirita. Kaj tia fratino mi estas!

Cxu vi min nun komprenas?"

Cxiam ankoraux la fratino rigide rigardadis Marionon kaj ne

respondis.

"Ho, Grace, amata Grace," diris Marion kaj ankoraux pli kore

alpremis sin al la brusto, de kiu sxi tiel longe estis disigita,

"se vi ne estus felicxa, kiel edzino kaj patrino, se mi ne trovus

tie cxi malgrandan samnomulinon, se Alfred, mia kara frato, ne

estus via amanta edzo, kiel do mi tiam trovus la felicxon, kiu

nun apartenas al mi! Kiel mi tiun cxi domon forlasis, tiel mi

revenas. Mia koro konis nenian alian amon, mia mano cxiam

ankoraux estas libera, mi cxiam ankoraux estas via virga fratino,

ne edzinigita, ne promesita; via malnova amanta Marion, en kies

koro vi sola logxas, sen konkurantoj, Grace!"

Sxi nun sxin komprenis. La strecxo de sxia vizagxo malgrandigxis;

sxia tusxiteco sin elrompis per lauxta plorado; kaj kun larmoj

sxi falis al sia fratino sur la kolon kaj karesadis sxin kiel

infanon.

Kiam ili denove iom trankviligxis, ili vidis apud si la doktoron

kaj la onklinon Martha, lian fratinon, kaj Alfredon.

"Tio cxi estas por mi malbona tago," diris la onklino Martha,

ridetante tra larmoj, kiam sxi cxirkauxprenis siajn nevinojn;

"cxar dum mi Vin cxiujn faris felicxaj, mi perdas amatan filinon;

kaj kion Vi povas al mi doni por mia Marion?"

"Konvertitan fraton," diris la doktoro.

"Tio cxi," respondis onklino Martha, "estas almenaux io en tia

malsagxa farso, kiel --"

"Mi petas vin," diris la doktoro penteme.

"Nu, mi gxin akceptas," respondis la onklino. "Sed mi efektive

multe perdas en tio cxi. Mi ne scias, kio el mi farigxos sen mia

Marion, post tio, ke ni seson da jaroj vivis kune."

"Vi devos logxigxi cxe mi," diris la doktoro. "Ni certe pli ne

malpacados."

"Aux edzinigxi, onklino," konsilis Alfred.

"Mi efektive pensas," respondis la maljuna sinjorino, "ke estus

ne malbone, se mi jxetus okulon sur Michaelon Warden, kiu, oni

diras, revenis, bonigita en cxiu rilato. Sed cxar mi lin konis

jam kiel knabon kaj mi tiam ankaux jam estis ne tre juna, li eble

povos min rifuzi. Tial mi pli volas iri al Marion, kiam sxi

edzinigxos (kio ja ne longe povas dauxri), kaj gxis tiu tempo mi

restos cxe mi mem. Kion vi diros al tio cxi, frato?"

"Mi havas grandan deziron diri, ke gxi estas tute ridinda mondo,

kiu enhavas nenion seriozan," diris la doktoro.

"Vi povus prezenti dudek atestojn por tio cxi, Anthony," rimarkis

lia fratino, "kaj tamen neniu, se li nin vidus, kredus al vi."

"Gxi estas mondo plena je koroj," diris la doktoro kaj

cxirkauxprenis ambaux filinojn per unu fojo -- cxar li ne povis

disigi la fratinojn unu de la alia: "kaj serioza mondo kun cxiuj

gxiaj malsagxajxoj -- ecx kun unu, kiu estis suficxe granda por

kovri la tutan teron; mondo, super kiu la suno neniam levigxas

sen rigardi milojn da sensangaj bataloj, kiuj la suferojn kaj la

krimojn de la kampoj de sangaj bataloj iom denove rebonigas;

mondo, kiun ni ne devas moki, cxar gxi estas plena je sanktaj

sekretoj, kaj nur gxia Kreinto scias, kio kusxas kasxita sub la

eksterajxo de Lia plej modesta similajxo.

Mi ne farus al Vi komplezon, se mi per mallerta mano volus

analizi la gxojon de tiu cxi longe disigita kaj nun denove

kunigita familio. Tial ni ne sekvos la doktoron en la rememoro de

lia doloro, kiun li sentis post la forkuro de Marion; ni ankaux

ne rakontos, kiel serioza li trovis la mondon, en kiu profunde

radikanta inklino estas la eco de cxiuj homoj; ankaux ni ne

rakontos, kiel tia bagatelo, kiel la manko de unu sola malgranda

cifero en la granda malsagxa kalkulo, alpremis lin al la tero.

Ankaux ne, kiel lia fratino el kompato jam longe iom post iom

malkasxis al li la veron kaj malkovris al li la koron de la

memvole sin forpelinta filino kaj alkondukis lin al sxia brusto.

Ni ankaux ne rakontos, kiel Alfred Heathfield en la jxus pasinta

jaro sciigxis la veron; kiel Marion lin vidis kaj al li kiel al

frato promesis, ke en la vespero de sxia tago de naskigxo sxi al

Grace cxion rakontos per propra busxo.

"Mi petas pardonon, Doktoro," diris sinjoro Snitchey,

enrigardante en la gxardenon, "cxu estas permesite malhelpi?"

Ne atendante respondon, li aliris rekte al Marion kaj tute gxoje

kisis al sxi la manon.

"Se sinjoro Craggs ankoraux vivus, mia estimata frauxlino

Marion," diris sinjoro Snitchey, "li kun granda intereso vidus la

hodiauxan tagon. Li eble venus al la opinio, ke la vivo al ni ne

estas farata tro facila, sinjoro Alfred; ke gxi cxiun malgrandan

faciligxon, kiun ni povas doni al gxi, bone povus elporti; sed

sinjoro Craggs estis homo, kiu lasis sin konvinki. Se li nun

estus konvinkebla -- sed tio cxi estas malfortajxo. Kara edzino"

-- sur tiu cxi voko la sinjorino aperis en la pordo -- "vi estas

inter malnovaj konatoj."

Dirinte al ili gratulon, sinjorino Snitchey tiris sian edzon

flanken.

"Nur por unu momento, sinjoro Snitchey," diris la sinjorino. "Mi

ne havas la kutimon paroli malbonon pri mortintoj --"

"Ne, kara edzino," respondis sxia edzo.

"Sinjoro Craggs nun --"

"Jes, mia kara, li nun ne vivas," diris sinjoro Snitchey.

"Sed mi petas vin, rememoru tiun vesperon de balo," dauxrigis lia

edzino. "Nur tion cxi mi vin petas. Se vi gxin faros, kaj se via

memoro ne tute vin forlasas kaj vi estas ne tute senkapa, mi vin

petas ligi la hodiauxan vesperon kun la tiama kaj rememori, kiel

mi sur la genuoj vin petegis --"

"Sur la genuoj?" diris sinjoro Snitchey.

"Jes," respondis sinjorino Snitchey kun certeco, -- "kaj vi gxin

scias -- ke vi vin gardu antaux tiu cxi homo -- observu liajn

okulojn -- kaj nun diru al mi, cxu mi tiam ne estis prava, kaj

cxu li en tiu tago ne posedis sekretojn, kiujn li ne trovis bone

komuniki al vi?"

"Kara edzino," murmuretis al sxi la advokato en la orelon, "cxu

vi ion rimarkis en miaj okuloj?"

"Ne," respondis sinjorino Snitchey akre. "Ne imagu al vi."

"Cxar ni en tiu vespero okaze," li dauxrigis kaj forte sxin tenis

per la maniko, "ambaux posedis sekretojn kaj ambaux sciis tion

saman. Sekve, edzino, ju pli malmulte vi parolos pri tiu cxi

afero, des pli bone; kaj prenu tion cxi kiel instruo, por en

estonteco rigardi la aferojn kun pli kompata kaj pli sagxa okulo.

Frauxlino Marion, mi alkondukis malnovajn konatojn."

Clemency, tenante la antauxtukon antaux la okuloj, malrapide

eniris, sub la brako de sia edzo; tiu cxi lasta kun plenda

vizagxo, esprimanta la antauxsenton, ke la kribrilo de muskato

estas perdita, se sxi perdis la kuragxon.

"Nu, sinjorino," diris la advokato kaj retenis Marionon kiu volis

kuri renkonte al la malnova servantino, "kio do mankas al Vi

propre?"

"Kio al mi mankas?" ekkriis Clemency. Sed kiam sxi nun, mirigita

kaj ofendita de la demando kaj ektimigita de lauxta kriego de

sinjoro Britain, rigardis supren kaj la bone konatan amatan

vizagxon vidis tiel proksime antaux sxi, sxi largxe malfermis la

okulojn, ploris, ridis, kriis, cxirkauxprenis Marionon, tenis

sxin forte, denove sxin ellasis, falis sur la kolon al sinjoro

Snitchey (pro kio sinjorino Snitchey forte indignis), poste al la

doktoro, poste al sinjoro Britain kaj fine cxirkauxprenis sin

mem, jxetis la antauxtukon trans la kapon kaj ridis kaj ploris

miksite.

Tuj post sinjoro Snitchey unu fremdulo eniris en la gxardenon kaj

restis apud la pordo, ne rimarkata de la aliaj; cxar restis al

ili tro malmulte da libera atento, kaj tiu cxi malmulto sole kaj

tute estis altirita de la gxoja bruado de Clemency. Sxajnis, ke

li ne volas esti rimarkita, sed staris flanke kun mallevitaj

okuloj; kaj lia vizagxo montris malgajan esprimon (kvankam li

cetere estis belfigura sinjoro), kiun la komuna gajeco faris

ankoraux pli falanta en la okulojn.

Nur onklino Martha lin rimarkis kaj tuj aliris al li kaj parolis

kun li. Baldaux poste sxi denove aliris al Marion, kiu kun Grace

kaj kun sia malgranda samnomulino formis cxarman grupon, kaj

murmuretis al sxi ion en la orelon, kio, kiel sxajnis, tiun cxi

surprizis; sed baldaux denove trankviligxinte, sxi alproksimigxis

kun la onklino al la fremdulo kaj komencis interparolon kun li.

"Sinjoro Britain," diris la advokato kaj eltiris advokate

elrigardantan paperon el la posxo, "mi deziras al Vi felicxon. Vi

estas nun la sola kaj plena proprulo de la libera posedajxo, kiun

Vi gxis nun havis en farmo kiel koncesiitan drinkejon konatan sub

la nomo 'Kribrilo de muskato'. Via edzino perdis domon per mia

kliento sinjoro Michael Warden kaj ricevas nun novan per li. Mi

havos la plezuron en tiuj cxi tagoj al la elekto peti pri Via

vocxo."

"Cxu gxi farus diferencon en la vocxo, se la elpendajxo estos

sxangxita, sinjoro?" demandis Britain.

"Tute ne," respondis la advokato.

"En tia okazo," diris sinjoro Britain kaj donis al li returne la

dokumenton de donaco, "aldonu ankoraux la vortojn 'kaj

fingringo', kaj mi volas la ambaux sentencojn pendigi en la

logxejo anstataux la portreto de mia mastrino."

"Kaj al mi," diris vocxo post li -- gxi estis la fremdulo,

Michael Warden -- "la enhavo de tiu sentenco alportu servon.

Sinjoro Heathfield kaj doktoro Jeddler, mi povus al Vi ambaux

alporti grandan doloron. Ke tio cxi ne farigxis, ne estis mia

merito. Mi ne volas diri, ke mi je ses jaroj estas pli sagxa aux

pli bona. Sed en cxiu okazo mi tiel longe pentis. Mi ne havas

pretendon je indulga agado de Via flanko. Mi malbonuzis la

gastamon de Via domo kaj ekkonis miajn mankojn -- kun hontigo,

kiun mi neniam forgesis, sed, mi pensas, ankaux ne sen utilo --

de unu" -- li rigardis Marionon -- "kiun mi humile petis pardoni

al mi, kiam mi ekkonis sxian meriton kaj mian senindecon. Post

kelkaj tagoj mi forlasos tiun cxi lokon por eterne. Mi petas Vin

cxiujn pardoni al mi. Kiel Vi volas, ke la homoj al Vi faru, tiel

faru ankaux al ili! Forgesu kaj pardonu!"

-----

La tempo -- kiu rakontis al mi la lastan parton de tiu cxi

historio, kaj kiun mi havas la plezuron koni persone de cxirkaux

tridek kvin jaroj -- sciigis min, malsxate sin apogante sur sian

falcxilon, ke Michael Warden neniam forlasis Anglujon kaj sian

domon ne vendis, sed malfermis gxin denove kun konvena gastamo,

kaj havis edzinon, la fieron kaj la honoron de la tuta

cxirkauxajxo, kun la nomo Marion. Sed cxar mi rimarkis, ke la

tempo iafoje intermiksas faktojn, tial mi efektive ne scias, kiom

mi povas kredi al gxiaj rakontoj.

Fino.

La Batalo de l' Vivo · 第 10 / 10 题